Vi devas rekomenci, refari ĉion de nulo.
Ne kun la seniluziiĝo de iu, kiu ĵus perdis ĉion, aŭ kun la impreso, ke ĉio kolapsis por ĉiam. La rankoro ne havas lokon.
Ne, vi devas rekonstrui kiel infano farus kun la pecoj de sia plej ŝatata konstruludo.
Kun la entuziasmo de la esploristo, kiu kreos novajn formojn aŭ provos refari tion, kion li plej bone faris, trempita en la deziro fari eĉ pli grandan, eĉ pli belan. POL